top of page

Venu partopreni en la 1-a Gojasa Renkontiĝo de Esperantistoj Spiritistoj

 

 

 

Tiu ĉi evento, ellaborata de la Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritisoj - Gojasa Sekcio (BAES-GO), okazos de la 19-a ĝis la 20-a de Oktobro 2013, en la Spiritisma Federacio de Ŝtato Gojaso (FEEGO).

La 19-an, sabate, estos la Malfermo kaj la Ĉefa Prelego kies temo estos Esperanto kiel revelacio kaj la prelegisto estos S-ro José Passini.

Tiu ĉi prelego estos en la portugala lingvo kaj ĉiuj estas invititaj partopreni.

Dimanĉe, la 20-an, la prelegoj estos en esperanto.

Esperanto kiel revelacio

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
José Passini

La libro "Esperanto kiel revelacio" estis psikografiita en 1959 de la mediumo Francisco Cândido Xavier kaj diktita de la spirito de Francisco Valdomiro Lorenz.

 

La enkonduko, de la spirito de Emmanuel, en 1976 (kiam la libro estis eldonita), rakontas ke:

 

"Reveninta Kunulo

 

   Tiuj, kiuj atingis la Superan Spiritan Sferon, ne ĉesas krei ĝojon kaj kulturon, edifon kaj belecon.

   Jen ni havas tie ĉi la revenintan Lorenz, la nelacigeblan kunulon el la Fizika Sfero, plene laboranta en la Spirita Mondo.

   Esperanto – pordo al la homa kunfratiĝo – estas la temo de li elektita por la informado, pere de la mediuma kuriero.

   Kiam la hodiaŭa Tero estas prilaborata per la pioĉo de la progreso, kaj kiam superkleraj komunumoj klopodas ree malkovri la realaĵojn de la Spirito, aldonante novajn kolorojn al la difinoj, ilin registrante kaj surslipigante sub aliaj nomoj, tiam ni salutas la amikon revenantan al la kampo de la homaj konoj, nin invitantan por daŭrigi la verkon de Zamenhof, la misiulo por la unuiĝo kaj solidareco, por la konkordo kaj paco.

   Prezentante lian novan libron al la amikoj-legantoj, ni ne devas reliefigi lian noblecon kaj indecon tro konatajn en la mondo, sed reaserti nian amemon kaj admiron por la senlaca kunulo la Eterna Bono, kaj ni samtempe petas al la Kristo de Dio, ke li ĉiam subtenu kaj inspiru, glorigu kaj benu lin."

 

Emmanuel

Uberaba, la 2an de Januaro 1976.

 

 

Emerita profesoro pri la itala kaj esperanta lingvoj en Federala Universitato de Juiz de Fora.

Rektoro de tiu universitato 1990 - 1994

Magistro - dissertacio pri Esperanto - PUC - RJ

Doktoro - tezo pri Esperanto - UFRJ

Eks-Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL)

bottom of page